裴海梦(BUI HAI MUNG),越南世界语者,1992年生于越南。2011年开始学世界语,翌年即投身世界语事业并活跃至今。2012年当选越南世界语青年协会协会执行委员,2015年起任越南世界语协会协会执行委员。2017-2021年任国际青年世界语协会执行委员。2023年移居中国学习和工作。2025年8月开始入职中国外文局亚太传播中心世界语传播事业部。
在中国生活两年多,我有幸走访了许多地方。总体而言,我认为中国旅游业的规划非常系统,所有景点都干净整洁、价格合理。中国人民常以悠久的历史为荣——在中华文明的摇篮中,河南是“父亲”,陕西是“母亲”,象征着中国的发源地。最近我造访了河南省(中国的古都所在地),用几天时间游览了洛阳和开封两座城市。必须承认,在我去过的所有中国城市中,开封虽是旅游资源比较有限的,却是最懂旅游之道的。
Post loĝado pli ol du jarojn en Ĉinio, mi havis la ŝancon viziti multajn lokojn de la lando. Laŭ mia opinio, la ĉina turismo estas tre bone planita, ĉiuj turismaj lokoj estas puraj kaj la prezoj tre raciaj. Ĉinoj ofte fieras pri la longa historio kaj diras, ke Henan estas la patro, dum Shaanxi estas la patrino, ambaŭ la du lokoj estas simboloj de la origino de Ĉinio.
清明上河园码头
这座4100岁的古都,北宋时名为汴京,曾极度繁华。但像我这样的游客对它的第一印象却是:整座城市看起来陈旧灰暗、绿植稀少,缺乏其他城市常见的名胜古迹。然而其旅游运营方式令人吃惊,对我来说,西安像2D博物馆,而开封则是4D古装剧,让我获得沉浸式体验。
Antaŭ nelonge, mi vizitis la provincon Henan. Mi pasigis kelkajn tagojn vizitante Luoyang kaj Kaifeng. Inter ĉiuj urboj, kiujn mi vizitis en Ĉinio, Kaifeng estas malriĉa je turismaj rimedoj, sed ĝi estas plej lerta je turisma disvolviĝo. Kvankam Kaifeng estas 4100-jaraĝa antikva urbo de Ĉinio, antaŭe konata kiel la ĉefurbo Bianjing de la Norda Song-dinastio (960-1127), la impreso de turistoj kiel mi, estas, ke la urbo aspektas malnova, polvokovrita kaj kun malmultaj verdaj arboj, sen multaj vidindaĵoj aŭ historiaj restaĵoj kiel aliaj urboj, tamen la maniero, kiel ĉi tiu urbo faras turismon, vere impresis min. Por mi, Xi'an estas kiel 2D-a muzeo, dum Kaifeng estas kiel 4D-a filmo, kie mi povas reale sperti la pasintecon.
清明上河园内
当毗邻的洛阳是著名古都,稍远的西安以兵马俑和秦始皇陵闻名时,开封凭什么吸引游客?答案在此:
Do kiel ĉi tiu urbo allogas turistojn, kiam proksime estas la fama antikva ĉefurbo Luoyang, kaj iom pli fora estas la fama antikva ĉefurbo Xi'an kun la terakota armeo kaj la maŭzoleo de la unua imperiestro de Qin-dinastio (221.a.K-206.a.K)? Jen la kialoj:
清明上河园:当国宝变身“网红打卡点”
秘密藏在占地40公顷的清明上河园。这里复现了900年前的《清明上河图》。《清明上河图》原画长5.28米,宽24.8厘米,描绘了汴京城的814个人物、60只动物、20艘船只和30栋建筑。在开封,这幅画被“放大”成活的古城:人工水系、古建筑群、商业街、数百个参观点和演艺区。河流、楼阁皆按画作与史料还原,游客恍若行走在画中,置身于古代中国。
La sekreto kuŝas en la parko Qingming Shanghe -- 40-hektara turisma zono, kiu rekreas la majstran pentraĵon Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo, farita antaŭ pli ol 900 jaroj kaj agnoskita kiel memoraĵo de monda registro de UNESKO. La pentraĵo longas je 5.28 metroj kaj larĝas je 24.8 centimetroj, prezentante 814 homojn, 60 bestojn, 20 ŝipojn kaj 30 konstruaĵojn de la ĉefurbo Bianjing. En Kaifeng, ĉi tiu pentraĵo estas "pligrandigita" al vivanta antikva urbo, inkluzive artefaritan river-sistemon, antikvajn konstruaĵojn, komercan straton kaj centojn da vidindaĵoj kaj artaj spektakloj. Ĉiuj konstruaĵoj kaj arkitekturoj estas rekonstruitaj laŭ la pentraĵo kaj historiaj dokumentoj, tio donas al vizitantoj la senton, ke ili paŝas en pentraĵo kaj vivas en antikva ĉina urbo.
清明上河园码头
历史“角色扮演”体验
从黎明到深夜,游客不只“看”宋朝,更“活”在宋朝。许多中国经典文学作品和电影都被真实地再现。岳飞领兵作战、包公升堂断案、梁山好汉劫法场。夜间尤其精彩:打铁花表演将1500度的铁水击打至空中,绽放出璀璨的“金属烟花”。
De mateno ĝis noktomezo, turistoj ne nur "rigardas" sed "vivas" en la song-dinastia atmosfero. Multaj klasikaj ĉinaj literaturoj kaj filmoj estas realisme rekreitaj. Antikva konata generalo Yue Fei kondukas armeon en batalo, antikva juĝisto Bao Zheng juĝas en tribunalo, herooj de Liangshan atakas malliberejon. Precipe, vespere oni povas spekti fajraĵojn kaj feran fajron. Fera fajro estas prezentado, kie fandita fero aŭ gisfero (varmigita ĝis 1 500 gradoj) estas batata per bastonoj, kreante brilajn fajrerojn en la aero.
笔者和越南朋友在清明上河园内
为增强体验,游客可通过对诗、射箭等游戏化身侠客赚虚拟银两。美食街供应开封灌汤包、麦芽糖等《清明上河图》记载的小吃。所有工作人员皆着古装,景区还鼓励游客换装体验。
Por plibonigi la sperton, turistoj povas transformi sin en virtualajn heroojn per ludoj kiel poeziaj konkursoj, pafado per pafarko, aŭ provi sian sorton en antikva kazino. La manĝejoj laŭ la strato liveras multajn bongustajn manĝaĵojn kiel kaifeng-baozi-on kaj maltozon -- manĝaĵojn menciitajn en la pentraĵo. Por pliigi la aŭtentikecon, ĉiuj dungitoj -- de purigistoj ĝis aktoroj -- surhavas antikvajn kostumojn, kaj la turisma zono instigas vizitantojn ankaŭ porti antikvajn kostumojn.
打铁花是中国民间传统烟火表演,工匠将高温熔化的铁水击打至空中,瞬间迸溅出万朵璀璨的金色火花。
开封的启示:古老却不陈旧
没有西安的兵马俑,没有北京的宫殿,开封却在2024年创下接待超过1亿人次的客流纪录。秘诀在于:化“短板”为“特色”。他们缺少真遗迹,但重塑了“历史体验”。开封证明:文化遗产并非文旅成功的唯一要素。创新的叙事、专业的投入和极致的游客体验才是真正的“魔法”。结果这座曾被遗忘的城市,如今成为中国旅游业的顶级“法师”——在这里,历史不仅被保存,更获得……重生。
Sen terakota armeo kiel Xi'an, sen grandaj palacoj kiel Pekino, Kaifeng tamen allogas 105 milionojn vizitantojn en 2024. La sekreto estas transformi "mankon" en "unikon". Ĉe ili eble mankas veraj historiaj restaĵoj, sed ili rekreas "historiajn spertojn". Kaifeng pruvas, ke heredaĵo ne estas la sola ŝlosilo por sukceso en kultura turismo. Kreema rakontado, bone planitaj investoj kaj respekto al klienta sperto estas la vera "magio". Rezulte, la urbo iam forgesita nun fariĝas la ĉefa "sorĉisto" de la ĉina turisma industrio -- kie la pasinteco ne nur konserviĝas, sed ankaŭ... renaskiĝas.
还没有评论,来说两句吧...